Vinbieno estas agrikultura entrepreno, en kiu kultivatas vitoj kaj produktatas - ofte ankaŭ privarbatas kaj vendatas - vinoj kaj/aŭ ŝaŭmvinoj. La posedanto de la vinbieno mem respondecas pri la flegado de siaj vitejoj, pri la rikolto ed la vitoj kaj la produktado kaj enboteligado de la vino.
Vinbienoj ofte estas familiaj entreprenoj aŭ historie estis posedaĵoj de nobeloj aŭ monaĥejoj. Multaj vinbienoj ankaŭ ofertas tranoktadojn, gvidadojn tra la bienaj kelkoj, kie en bareloj maturiĝas la vino, aŭ gustumadojn de la propraj vinspecoj.
Ĉar en la produktado de vino la kvalitaj diferencoj konsideratas pli signifaj ol en aliaj agrikulturaj branĉoj, la vinkultivistoj ofte havas la strebon establigi la nomo de sia vinbieno kiel aparte rekomendinda marko. Tial vinbienoj kutime estas multe pli reprezentaj ol multaj aliaj agrikulturaj produktejoj.